blazono de la komunumo Siedlec BONVENON
EN LA KOMUNUMO
SIEDLEC

  VIZITU NIAN PITORESKAN KOMUNUMON

Mapo de la komunumo Siedlec SITUO
    La komunumo Siedlec situas ĉe la okcidenta limo de la Grandpolujo. Geografie ĝi situas lime de la Grandpoluja regiono kaj de la Silezia regiono en la valo de Odra rivero. La komunumo estas parto de la distrikto Wolsztyn. Ĝi ampleksas 25 lokoj (vilaĝoj) kaj okupas la 24-an lokon en vojevodio.
     La geografia situo de la komunumo favoras al mastrumada investado kaj turismo.
    La administra centro de la komunumo estas la loko Siedlec en kiu troviĝas modernaj entreprenoj.


HISTORIA SKIZO
     
        La unuaj arkeologiaj elfosaĵoj devenas de paleolitiko. En la urbeto Kopanica oni trovis multe da ŝtonaj iloj de tiu ĉi epoko. La najbara vilaĝo kaŝas multajn spurojn de la antikva
luzacia kulturo. La spurojn de tiu ĉi epoko oni trovis ankaŭ  en aliaj partoj de la komnumo. Sur la Chobienice insulo oni malkovris ankaŭ restaĵojn de la setlejo devenantaj de la malfrua romia periodo. Plejmulto da setlejoj situitaj en la komunumo formiĝis kiel ĉelimaj defendaj fortikaĵoj.
       La unuaj skribitaj mencioj devenas de la fino de 11-a jarcento kaj koncernas jenajn lokojn: Siedlec, Tuchorza, Kopanica, Żodyń kaj Nieborza.
     En tiu ĉi periodo tri kvaronoj parto de la nuna komunumo apartenis al la  religia Ordeno de Cistercianoj.
     Dum la Grandpolia Insurekcio (1918-1919) la komunumo kaj ties loĝantaro laŭdinde enskribiĝis en la regionan historion.
       Dum la 2-a mondmilito granda parto de loĝantaro estis ekzilita far' de germanoj el siaj hejmoj. La loĝantaro de la vilaĝo Karna - 100 procente.
       En teritorio de la komunumo ekzistas ankoraŭ historiaj objektoj konfirmantaj pri la riĉa pasinteco de la komunumo.
Pałac w Chobienicach
La paleco en la vilaĝo  Chobienice
Pomnik ku czci pomordowanych Polaków w Tuchorzy
La monumento omaĝe al murditaj poloj dum la 2-a mondmilito (Tuchorza)


Gvidflugfolio
Esperantigis:
      Antoni Beyga